Instagram story viewer> @ueaesperanto> Posts
2.6K
followers
64
following
Fondita en 1908, por ĉiuj esperantistoj de la mondo.
Aliĝu al la 111-a Universala Kongreso de Esperanto @universala.kongreso
POSTS STORIES REELS TAGGED
📚 #Kalocsay50 | Inter silento kaj atesto

135 jarojn post la naskiĝo de Kálmán Kalocsay kaj 50 jarojn post lia forpaso UEA kaj la Akademio Literatura de Esperanto (ALE) invitas al speciala reta renkontiĝo omaĝe al unu el la plej influaj figuroj de la Esperanta literaturo.

🎙️ Nicola Ruggiero, estrarano de ALE, prelegos surbaze de sia eseo Inter silento kaj atesto, kiu ricevis la unuan premion – Premion Luigi Minnaja – en la Belartaj Konkursoj de UEA 2026.

La programo inkluzivos ankaŭ kontribuojn pri la iniciato #Kalocsay50, la muzika heredaĵo de Kalocsay kaj la ĉi-jara Belarta Rikolto, en kiu aperos la premiita eseo. Estos ankaŭ spaco por demandoj kaj interparolo.

📅 Sabaton, la 10-an de oktobro 2026
🕐 13:00 UTC
💻 Per Zoom | Senpage
👉 Necesas antaŭa aliĝo:
https://us06web.zoom.us/meeting/register/_x5tiVcDRGyd5JUP_XiuLg

Venu kun ni remalkovri Kalocsay — lian verkaron, lian heredaĵon kaj la spurojn, kiujn li daŭre lasas en la Esperanta kulturo. by @ueaesperanto
0
12 days ago
Download
Nia unua dokumentfilmo. taken in Esperanta Ambasadejo - Embaixada do Esperanto by @ueaesperanto
4
15 days ago
Download
Societo Zamenhof eniras sian duan duonjarcenton kun grava novaĵo: UEA oficialigis la Dumvivan Membrecon en Societo Zamenhof (DSZ) kaj starigis la Kapitalon Societo Zamenhof💚

Anstataŭ ĉiujare renovigi sian subtenon al Societo Zamenhof la donacanto povas fari unufojan kontribuon al la Kapitalo Societo Zamenhof kaj esti agnoskata kiel dumviva mecenato de UEA en la Societo. 🤝

La unua persono, kiu fariĝis DSZ-ano tuj post funkciigo de la nova eblo, estas I. Tautorat el Germanio. 🇩🇪 Kaj ŝia ekzemplo inspiris alian aliĝon:  la Prezidanto de UEA, Fernando Maia Jr. el Brazilo 🇧🇷🎉 Sekvis ankaŭ la Ĝenerala Sekretario de UEA,  Aleks Kadar el Francio, kiu same fariĝis DSZ-ano per kontribuo de 4 440 EUR. 🇫🇷

DSZ ne celas anstataŭi la tradician jaran membrecon en Societo Zamenhof. Kaj jaraj kaj dumvivaj unufojaj kontribuoj estas pli ol bonvenaj!🙌 DSZ estas aldona nova eblo, al kiu la unuaj kontribuintoj jam montris la vojon. 🌱

La Kapitalo Societo Zamenhof estas pli vasta ol DSZ. Ĝi konservas la kontribuojn de DSZ, sed ankaŭ akceptas liberajn donacojn de ajna valoro 💶 Oni ne bezonas fariĝi DSZ-ano por kontribui❤️

Societo Zamenhof tiel komencas sian duan duonjarcenton! 🎊 Kadre de la strategio AKIRI, kiu metas financan daŭripovon inter la prioritatojn de la Asocio, UEA celas iom post iom plifortigi sian kapitalan bazon, diversigi siajn enspezofontojn kaj konstrui pli stabilan financan fundamenton. 📈🌱

Vi povas al tiuj celoj kontribui! 💚 

Se vi volas aliĝi al Societo Zamenhof por la jaro aŭ dumvive, tion eblas fari per la reta aliĝilo de UEA https://uea.org/alighoj/alighilo 🔗

Se vi volas fari liberan donacon al la kapitalo laŭ alia elektita valoro, eblas rekte kontribui al la ĉe: https://mallonge.net/kapitalosz 🔗

Ĉiu kontribuo estas bonvena!💚🙌

Legu pliajn detalojn ĉe https://uea.org/gk/1325 📖 by @ueaesperanto
1
19 days ago
Download
UEA kaj Nacia Biblioteko de Brazilo antaŭenigas dialogon pri la dokumenta heredaĵo de Esperanto 📖

La 5-an de oktobro 2026 je la 14-a horo (BRT) Nacia Biblioteko de Brazilo (Fundação Biblioteca Nacional, FBN) en Rio-de-Ĵanejro gastigos la rondan tablon Memoro sen landlimoj: valoro, riskoj kaj la rolo de bibliotekoj en la konservado de la dokumenta heredaĵo de Esperanto 📅

La aranĝo estas rezulto de dialogo komencita inter UEA kaj FBN antaŭ la ĉi-jara Universala Kongreso de Esperanto, kiam la prezidantoj de UEA kaj FBN, respektive Fernando Maia Jr. kaj Marco Lucchesi, kunsidis por trakti diversajn temojn, inter ili la konservadon kaj valorigon de la dokumenta heredaĵo ligita al Esperanto. Lucchesi estas verkisto kaj poeto, membro kaj eksprezidanto de la prestiĝa Brazila Beletristika Akademio, mem parolas Esperanton kaj ankaŭ estas membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.

Tra siaj preskaŭ 140 jaroj da historio kaj tutmonda disvastiĝo la Esperanto-movado produktis vastan dokumentan heredaĵon kaj pro la internacia kaj asocia karaktero de la movado tiu heredaĵo troviĝas dise en multaj landoj. Pro tio parto de tiu memoro estas vundebla. 

La aranĝo traktos tri kernajn demandojn: la valoron de tiu dokumenta heredaĵo, la riskojn ĝin perdi kaj la rolon de bibliotekoj, asocioj kaj kolektantoj en ĝia konservado kaj transdono al estontaj generacioj. Estos prezentataj spertoj kaj iniciatoj rilataj al Esperanto-bibliotekoj kaj kolektoj, inkluzive en Brazilo, Aŭstrio kaj Pollando.

La rondtablo estas nova paŝo en dialogo kun FBN kaj en la pli vasta strategia laboro de UEA, kiu okazas interkonsiliĝe kun la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). Se oni volas finance subteni tiun laboron, donacoj bonvenas ĉe la Biblioteka Fondaĵo de UEA: https://mallonge.net/biblioteko 🔗 by @ueaesperanto
2
20 days ago
Download
Fundação Biblioteca Nacional (@bibliotecanacional.br)e a Universala Esperanto-Asocio (@ueaesperanto) convidam para a mesa redonda:

- "Memória sem fronteiras: valor, riscos e o papel das bibliotecas na preservação do patrimônio documental do Esperanto

05/out/2026, às 14h00
Fundação Biblioteca Nacional
Auditório Machado de Assis
Rua México, s/nº (entrada pelo jardim) taken in Biblioteca Nacional by @ueaesperanto
1
21 days ago
Download
🍂🌕 Hodiaŭ, la 25-an de septembro, en pluraj landoj de Azio oni festas gravajn tradiciajn festojn ligitajn al la aŭtuno, la Luno, rikolto, familio kaj dankemo. 

En Ĉinio oni festas la Mez-Aŭtunan Feston (中秋节), dum en Vjetnamio la Tết Trung Thu estas aparte dediĉita al infanoj. En Sud-Koreio, hodiaŭ estas 추석, unu el la plej gravaj festotagoj de la lando, tradicie dediĉita al familia kunveno, memoro pri la prapatroj kaj festado de la rikolto. 🍁🥮

Kvankam ĉiu kulturo havas siajn proprajn kutimojn, ĉi tiuj festoj havas komunajn temojn: familia kunestado, dankemo kaj abundo — kaj en multaj el ili la plenluno estas grava simbolo. 🌕✨

Al ĉiuj membroj de UEA, kiuj festas ĉi tiujn aŭtunajn festojn, ni deziras belan kaj ĝojan festotagon, bonan sanon, pacon, abundon kaj multajn feliĉajn momentojn kun familianoj kaj amikoj! 🌕🍂🥮💛

📸: @mochichi (Pexels), Ibrachina (GettyImages). by @ueaesperanto
2
24 days ago
Download
🏆 Premio Maertens: proponu kandidatojn ĝis la 31-a de oktobro 2026 📅

📣 La komisiono de la Premio Maertens anoncas sian ĉi-jaran konkurson por identigi organizaĵon aŭ esperantiston, kiu jam kontribuis sian tempon kaj energion al la antaŭenigo de Esperanto kaj intencas tiel daŭrigi en la estonteco. 🌱💚

👤 Grégoire Maertens, iama prezidanto de UEA, kiu baldaŭ festos sian centduan datrevenon 🎂, dediĉis tutan aktivan karieron interalie al disvastigo de Esperanto – en sia propra lando Belgio 🇧🇪, sed ankaŭ kiel komitatano kaj prezidanto (1980–1986) de UEA. 🌍

💚 La Premio Maertens celas honori tiujn niajn konstantajn kaj fidelajn laborantojn por Esperanto – precipe tiujn kun novaj ideoj 💡 kaj novaj organizaj kapabloj 🤝 kaj tiujn, kies laboro povas instigi kaj inspiri aliajn personojn. ✨

📩 Kandidatigoj por la nuna jaro, kun taŭga subtena materialo, atingu la sekretarion de la komisiono ĝis la 31-a de oktobro 2026 ĉe [sekretario.premio.maertens@gmail.com](mailto:sekretario.premio.maertens@gmail.com). 📅

📖 Legu pliajn detalojn ĉe uea.org/gk/1333a1 🔗 by @ueaesperanto
1
24 days ago
Download
🌍 Invitu la Universalan Kongreson en 2029 aŭ 2030 📅

Post Brno (2025) kaj Graz (2026) la du venontaj Universalaj Kongresoj de Esperanto (UK) jam estas deciditaj: la 112-a UK okazos de la 3-a ĝis la 10-a de julio 2027 en Melburno/Narrm, Aŭstralio, kaj la 113-a UK okazos en 2028 en Kaŭno, Litovio, kaj la aliĝado al la 112-a UK en Melburno/Narrm jam estas malfermita. 🇦🇺 🇱🇹

Tamen post Melburno/Narrm (2027) kaj Kaŭno (2028) la sekvaj urboj, kiuj gastigos la UK-on en 2029 kaj 2030, ankoraŭ ne estas deciditaj. 🏙️ La Estraro de UEA varme bonvenigas kandidatiĝojn por ambaŭ jaroj. 🤝

⏰ La limdato por sendi la kandidatiĝojn por gastigi UK-on en 2029 estas la 30-a de novembro 2026, kaj por la jaro 2030 - la 31-a de marto 2027.

📩 Kandidatiĝojn kaj eventualajn demandojn oni sendu al la Kongresa Fako al kongresoj@co.uea.org

🌐 La UK estas granda internacia kongreso, ĝi estas bonega ŝanco prezenti sian urbon, regionon kaj landon al esperantistoj el multaj landoj. 💚 UEA antaŭgojas ricevi la kandidatiĝojn! ✨

Legu la komunikilon ĉe uea.org/gk/1329a1 🔗 by @ueaesperanto
3
25 days ago
Download
ANKORAŬ EBLAS ALIĜI! 🚨
Ni jam havas pli ol 900 lernantojn el 52 landoj 🌍. La kurso jam komenciĝis, sed ni akceptas la lastajn lokojn.

✨ Esperanto-Kurso 2026
✅ 100% Virtuala kaj Senpaga
🎓 Kun Oficiala Atestilo

👇 Aliĝu en 2 minutoj:
🔗 https://esperantokurso.com/eo/inscripciones 
(Rekta ligilo ankaŭ en nia bio: @esperantokurso)

#esperanto #esperantokurso #Polyglot #senpagakurso #poligloto by @ueaesperanto
0
a month ago
Download
🎉 Pli ol 2100 elŝutoj de la septembra numero de Esperanto! 📖 Ĉu ankaŭ vi jam legis ĝin?

En la septembra numero vi trovas interalie:

✨ Raporton kaj rezolucion pri la 111-a Universala Kongreso de Esperanto en Graz
👩‍🦰 Informojn pri la Unua Virina Kongreso de Esperanto
🎤 La paroladon de la Prezidanto de UEA Fernando Maia dum la Solena Inaŭguro de la 111-a UK
🎨 La rezultojn de la Belartaj Konkursoj 2026
🔬 Artikolon pri scienco en Esperanto kaj la akademia koro de la UK
🏅 Informojn pri la novaj Honoraj Membroj kaj la Honora Prezidanto de UEA
📰 Kaj multe pli el la vivo de la Esperanto-movado!

👉 Elŝutu la septembran numeron ĉe https://mallonge.net/septembra-numero by @ueaesperanto
0
a month ago
Download
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Paco, 21 septembro 2026 🕊️

Okaze de la Internacia Tago de Paco UEA reasertas sian engaĝiĝon por neperforto, kunlaboro kaj konstruado de pli justaj kaj egalecaj socioj.

Packonstruado komenciĝas per malferma dialogo, kiu kreas fidon kaj starigas principojn de justeco, kondukantajn al repaciĝo kaj rekonstruado de tio, kio estis detruita. En tiu laboro la lingva dimensio estas tre grava: certigi, ke ĉiuj homoj povu esprimi sin, lerni, partopreni en la publika vivo kaj konservi siajn lingvojn kaj tradiciojn, signifas rekoni ilian homan dignon.

Ekde 1908 Universala Esperanto-Asocio laboras per la unueciga rimedo de la Internacia Lingvo Esperanto por konstrui pacon, proksimigante homojn el la tuta mondo en spirito de solidareco kaj interkompreno. Tiu spirito daŭre vivas en nia tutmonda komunumo, kiu kunvenas por dialogi kaj kunlabori trans lingvaj, kulturaj kaj landaj limoj.

En sia ĉi-jara kongresa rezolucio UEA kontraŭstaris la solvadon de malekvilibroj per forto kaj milito kaj reasertis la gravecon de dialogo, internacia juro kaj forta internacia kunlaboro.

En sia venontjara kongreso UEA traktos precize la aferon de kunvivado kaj kunekzisto en multkultura medio. Tial UEA varme invitas ĉiujn, kiuj deziras partopreni en tiu komuna strebado al paco, aliĝi al la 112-a Universala Kongreso de Esperanto en Melburno, Aŭstralio, kiu okazos de la 3-a ĝis la 10-a de julio 2027.

Aliĝu nun kaj profitu la rabatitan aliĝkotizon:
https://uk.esperanto.net by @ueaesperanto
2
a month ago
Download
Dankon al ĉiuj kongresanoj, kiuj venis al la ĉi-jara Universala Kongreso de Esperanto en Graz per trajno! 💚

Laŭ la raporto de Aŭstraj Federaciaj Fervojoj  @unsereoebb (ÖBB), danke al la rabatita kongresa vojaĝoferto la partoprenantoj kune ŝparis 8,9 tunojn da CO2-emisioj.

Trajno estas unu el la plej daŭripovaj manieroj veturi al kaj de Graz, kaj ni tre ĝojas, ke tiom da kongresanoj elektis klimatamikan transporton.

Dankon al ÖBB, la oficiala trajnkompanio de la 111-a UK! Ni ĝojas kunlabori kun partnero, kiu subtenas respondecan kaj medikonscian vojaĝadon tra Eŭropo. 

#esperanto2026 by @ueaesperanto
4
a month ago
Download

Download All

Save the photos and videos currently loaded on this page.

0Photos
0Videos
Ready to download 0 / 0

Keep this tab open until your download is ready.

back to up